American library books » Literary Collections » The Esperanto Teacher by Helen Fryer (read aloud books txt) 📕

Read book online «The Esperanto Teacher by Helen Fryer (read aloud books txt) 📕».   Author   -   Helen Fryer



1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 27
Go to page:
kampon. Sxi sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj malsupren.

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito. Sxi ofte devis nagxi sub la akvon. Sub la sonoj de muziko ili dancis sur la ferdeko. Ekfloris sub sxia rigardo la blankaj lilioj. Sxi subigxis sub la akvon. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la suno.

 

LESSON 32.

 

Tra. Trans. Preter.

“Tra” means “through”, as “Tra la truo”, Through the hole. “Tra la mondo”, Through the world.

“Trans” means “at the other side, across”, as “Li logxas trans la rivero”, He lives on the other side of the river. With the accusative it means “to the other side”, as “Li nagxis trans la riveron”, He swam to the other side of (across) the river.

 

“Preter” means “past, by”, or “beyond;” it conveys the idea of coming up from behind and passing on in front, as “Mi pasis preter via frato”, or “Mi preterpasis vian fraton”, I passed your brother. The difference between “tra”, “trans”, and “preter” is clearly shown by the sentence “Trapasinte la arbaron, li preterpasis la pregxejon kaj tiam transpasis la riveron per la ponto”, Having passed through the wood, he passed by the church, and then passed over the river by the bridge.

 

VOCABULARY.

 

kameno : hearth, fireside. momento : moment.

poto : pot. abato : abbot.

kaldrono : cauldron, kettle. penetr- : penetrate.

vaporo : steam, vapour. bol- : boil (as water boils).

hirundo : swallow. turn- : turn (a thing or oneself).

tunelo : tunnel. largxa : wide, broad.

oceano : ocean.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo. Sxi rigardis supren tra la mallume-blua akvo. Tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero. La sonado de la sonoriloj trapenetras malsupren al sxi. Ili traglitas inter la brancxoj. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas (or “trovigxas”) bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas (or “trovigxas”) apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis (or “trovigxis”) aliaj hirundoj. Ili povas flugi sur sxipoj trans la maron. “Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? Cxar tiam la tunelo ne estis ankoraux preter.” Estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon. Cxio transturnigxis la fundo supren.

Ni pasis preter la stacio. En tiu cxi momento preteriras la abato. Preterirante, mi demandis lin, cxu jam estas la dekdua horo. La muelilo ne povas mueli per akvo preterfluinta.

 

LESSON 33.

 

Antaux. Post.

“Antaux” means “before” (time), “Ni revenos antaux Mardo”, We shall return before Tuesday, “in front of” (place), “Antaux la domo”, Before the house. Before verbs “antaux ol” is used, as “Lavu vin, antaux ol mangxi”, Wash (yourself) before eating.

“Post” means “after” (time), “behind” (place).

Care must be taken in using “antaux” and “post” to arrange the sentence so that there can be no doubt as to whether time or place is referred to. “He came before his father,” in place or position, “i.e.”, in front of his father, is “Li venis antaux sia patro”, but if “before in time” is meant, it must be “Li venis antaux ol lia patro” (“venis”). “Li venis post sia patro” means He came behind his father; if we mean “after his father came” we may use “kiam”, and say “Li venis post, kiam lia patro venis”.

To express “time past,” “ago,” “antaux” is used, as “Antaux tri tagoj”, Three days ago. “Antaux longe”, A long time ago. “Antaux nelonge”, Not long ago.

To express “in” a time to come “post” is used, as I will come in three days, “Mi venos post tri tagoj”. “Post nelonge”, In a short time.

 

VOCABULARY.

 

pregxejo : church (place of vek- : waken (someone).

prayer). bala- : sweep.

ordo : order. rauxka : hoarse.

ricxeco : wealth. avida : eager, greedy.

pasxo : step. ofte : often.

pagxo : page. publike : publicly.

Antaux ili staris pregxejo. Antaux tiuj homoj estas inde paroli. Ofte en la nokto sxi staris antaux la fenestro. Mi estas peka antaux vi. Antaux unu horo. Antaux mallonge li vekigxis tre rauxka. Antaux nelonge oni vendis la domon publike. Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo. Mi devos lasi ilin elbalai la cxambron, antaux ol ni komencos danci. Mi estis tie en la antauxa jaro. Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco. Estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris.

Li restis post la pordo. Iom post iom. Sxi komencis avide legi pagxon post pagxo. Sxi rigardis post lin kun rideto. Post kelkaj minutoj levigxis la suno. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj antauxen. Ni restos kelkajn semajnojn en Parizo; poste ni vojagxos en Germanujon.

 

LESSON 34.

 

Dum. Gxis. Cxirkaux.

“Dum” means “during”, as “Dum mia tuta vivo”, During my whole life. It is not much used as a preposition, that is, before a noun, “en la dauxro de” being better, as “En la dauxro de mia tuta vivo”, In (the duration of) my whole life; or the preposition is omitted altogether, as “La tutan tagon mi laboradis”, I used to work all day long. “Dum”, meaning “while, whilst”, is often used at the beginning of a sentence. “Dume” means meanwhile, or, in the meantime.

“Gxis” means “till, until, up to, as far as”. “Atendu gxis Sabato”, Wait until Saturday. “Iru gxis la rivero”, Go as far as the river.

“Cxirkaux” means “about” or “around, somewhere near” (more or less). “Ili ludis cxirkaux la arbo”, They played around the tree. “Cxirkaux Majo ni foriros”, About May we shall go away.

 

VOCABULARY.

 

koncerto : concert. vitro : glass (material).

flanko : side. globo : globe.

sorto : fate. kolekt- : collect.

radio : ray. prepar- : prepare.

kupolo : cupola, dome. pes- : weigh (something).

rublo : rouble. ekzist- : exist.

etagxo : story (of building). pere- : perish.

doloro : pain, ache. proksime : near to.

Dum la tuta tago (aux, la tutan tagon) li restis sola. Dum (aux, en la dauxro de) kelkaj monatoj, sxi ne eliradis el sia cxambro. Li dormis dum la tuta koncerto (aux, la tutan koncerton). Dum dauxris la preparoj, li estis gasto cxe la regxo. Dum li veturas sur la vojo al Grenada, en Santa Fe estas decidata lia sorto.

Ili laboradis gxis profunda nokto. La telero de la pesilo mallevigxis gxis la tero. Gxiaj radioj sin levadis gxis la kupolo. Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux. Li laboradis de frua mateno gxis malfrua nokto. Li batalos gxis la fino mem. Ni levadis nin cxiam pli kaj pli alte gxis la kvara etagxo. Gxi ekzistos gxis la mondo pereos.

La regxo venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon Reading. Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. Estos suficxe cxirkaux dek metroj. Cxiuj kolektigxis cxirkaux la vitra globo. Oni povas rigardi tre malproksime cxirkauxe. Cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio. Li rigardis cxirkauxen sur cxiuj flankoj.

 

LESSON 35.

 

De. Da.

 

“De” means “of”, “from”, or “by”; it denotes (i.) “possession”, as “La cxapelo de la patro”, The father’s hat; (ii.), “the agent of an action”, as “La letero estis skribata de Johano”, The letter was written by John; (iii.), “cause, Li mortis de febro”, He died of fever; (iv.), “starting point, from, since”, as “De tiu tempo neniu lin vidis”, (Starting) from (since) that time nobody has seen him; “Li venis de Parizo”, He came from Paris.

“Da” means “of”; it is used after words signifying quantity, when the noun following has a “general”, not a “particular” sense, as “Dekduo da kuleroj”, A dozen spoons; “Funto da teo”, A pound of tea; “Peco da pano”, A piece of bread; but if some particular tea, bread, etc., is specified, “de” must be used, as “Funto de la teo”, A pound of the tea; “Peco de la pano”, A piece of the bread. “La” cannot be used after “da.”

 

VOCABULARY.

 

placo : place, square. peco : piece.

velo : sail. sumo : sum.

drapo : cloth. inko : ink.

ovo : egg. najbaro : neighbour.

kilometro : kilometre. mezuro : measure,

bordo : shore. sufer- : suffer.

amaso : crowd. signif- : mean, signify.

auxtuno : autumn. nigra : black.

turo : tower. plena : full.

cxevalo : horse.

La lumo de la luno. En la mezo de la placo staris domo. Li povis havi la agxon de dekses jaroj. La tempo de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga, ol de nia. Ili sin levis de apud la tablo. Mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos. La sxipanoj demetis la velojn. Li deiris de la cxevalo.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi metron da nigra drapo. (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo). Mi acxetis dekon da ovoj. Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn. Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. En la cxambro sidis nur kelke da homoj. “Da” post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.

Gxi estas bela peco da sxtofo. Sur la teleron li metis milojn da pecoj da argxento. La lumoj brilas kiel centoj da steloj. Knabo acxetis boteleton da inko. Ili konstruas turetojn enhavantajn multe da cxambretoj. Li donis al ili grandan sumon da mono.

 

LESSON 36.

 

Per. Kun. Sen.

“Per” and “kun” represent different uses of our word “with,” so care must be taken to use the correct word.

“Per” signifies “by means of”; it denotes the “instrument” by means of which something is done, as “Per hakilo ni hakas”, By means of an axe we chop.

“Kun” means “in company with, accompanying”. “Li iros kun mi”, He will go with me.

“Sen” means “without” as “Teo sen sukero”, Tea without sugar. It is used as a prefix to denote absence of something, as “senutila”, without use, useless (compare with “mal”, which denotes the exact opposite; “malutila” means “harmful, noxious”).

 

VOCABULARY.

 

envio : envy. folio : leaf.

sxauxmo : foam, froth. fadeno : thread.

fisxo : fish. lud- : play.

vosto : tail. pentr- : paint.

pentrajxo : painting. flar- : smell (something).

regxido : prince (king’s son). pel- : drive.

princo : prince. kovr- : cover.

ondo : wave. cxes- : cease.

membro : member. mov- : move (something).

tataro : Tartar. kune : together.

Mi mangxas per la busxo, kaj flaras per la nazo. Sxi surpasxis per piedo sur la serpenton. Gxi enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. La korpo finigxis per fisxa vosto. Cxiuj muroj estas ornamitaj per grandaj pentrajxoj. Per tie cxi, kaj ne per alia vojo, la sxtelisto forkuris. Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? Per tia maniero. Per unu vorto. La stelo Venus ekbrulis per envio.

Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Kun kia atento sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! La plej bela el ili estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo. Kun plezuro. Kun cxiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskis.

La tataro restis sen bona cxevalo kaj sen mangxo. Li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj. Ili teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj. Li senvorte obeis. La folioj sin movis (or “movigxis”) sencxese. Li kreis sennombrajn birdojn.

 

LESSON 37.

 

Por. Pro.

“Por” means “for, in order to, for the purpose of, for the benefit of”, as “Li acxetis inkon por skribi”,

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 27
Go to page:

Free e-book: «The Esperanto Teacher by Helen Fryer (read aloud books txt) 📕»   -   read online now on website american library books (americanlibrarybooks.com)

Comments (0)

There are no comments yet. You can be the first!
Add a comment