Ĉe la koro de la tero by Edgar Rice Burroughs (sight word books TXT) 📕
Read free book «Ĉe la koro de la tero by Edgar Rice Burroughs (sight word books TXT) 📕» - read online or download for free at americanlibrarybooks.com
- Author: Edgar Rice Burroughs
Read book online «Ĉe la koro de la tero by Edgar Rice Burroughs (sight word books TXT) 📕». Author - Edgar Rice Burroughs
Originala anglalingva titolo: At the Earth’s Core.
Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ [email protected].
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or [email protected].
Enhavo Noto de la tradukanto Antaŭparolo 1. Al la Eternaj Fajroj 2. Stranga Mondo 3. Novaj Mastroj 4. Dian la Bela 5. Sklavoj 6. Komenco de Hororo 7. Liberiĝo 8. La Templo de la Maharoj 9. La Vizaĝo de la Morto 10. En Futra Denove 11. Kvar Mortaj Maharoj 12. Postĉaso 13. La Ruzulo 14. En la Ĝardeno Edena 15. Reiro al la Tero Noto de la tradukantoĈi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antaŭa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletiĝo, kiun ĝi atingis ĝis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj.
Mi komencis mian tradukon de ĉi tiu romano (kiu eldoniĝis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antaŭe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki ĝuste ĉi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi iĝis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis ĝis la fino.
Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ĝi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Aĉetinte komputilon antaŭ jaroj, mi rememoris ĝian ekziston kaj pripensis, ke ĝi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen ĝeni min per duma korektado aŭ reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne ĉion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis sufiĉe da tempo antaŭ kelkaj jaroj.
La romano povus tre plaĉi al tiuj, kiuj ŝatas rapidmovajn aventurrakontojn sen ĝisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu ĝenro de frutempa sciencfikcio. Ankaŭ Esperanto-komencantoj povus ŝati ĝin pro ĝuste tiuj kvalitoj.
Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serioLa nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Ĉe la koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumiĝis je 68 romantitoloj.
Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon. Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj ŝablonecaj—li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la “beletraj” kvalitoj de sia verkaro—ili facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La “simiohomo” Tarzan efektive iĝis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.
La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre “politike ĝustaj” kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj samtempuloj—kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj por legantoj.
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Ĉe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.
ANTAŬPAROLOUnue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos ĉi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivaĵo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi senĝene rakontis ĝian esencon al membro de la Reĝa Geologia Societo okaze de mia lasta vojaĝo al Londono.
Certe ŝajnus al vi, kvazaŭ oni kaptis min ĉe tiel abomena krimo kiel la ŝtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aŭ la venenado de la kafo de lia Moŝto la Reĝo.
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciiĝis antaŭ ol mi atingis la duonon—nur tio savis lin de eksplodiĝo—kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj niĉo en la Glorhalo forvaporiĝis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta teniĝo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaŭ vi kredus, kaj ankaŭ la klerulo de la Reĝa Geologia Societo kredus, se vi ambaŭ povus aŭdi ĝin el la buŝo de tiu viro, kiu rakontis ĝin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, aŭdinta la tonon de sincero en tiu mallaŭta voĉo, sentinta la kortuŝecon—ankaŭ vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaŭ kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj ĉe eta oazo. Araba tendaro kun ok aŭ dek tendoj staris proksime.
Mi estis en Afriko por ĉasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola “blankulo”. Dum ni proksimiĝis al la punkto de verdaĵo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antaŭen por renkonti nin.
“Blankulo!” li ekkriis. “Laŭdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaŭ dubante, ke ĉi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?”
Kaj kiam mi respondis, li ŝanceliĝis kvazaŭ batite rekte sur la vizaĝon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.
“Ne povas esti!” li kriis post momento. “Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aŭ ke vi nur ŝercas.”
“Mi diras al vi la veron, mia amiko,” mi respondis. “Kial mi trompus aŭ provus trompi nekonaton pri tia banalaĵo kiel la dato?”
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
“Dek jaroj!” li murmuris finfine. “Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaŭ pli ol unu!”
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion—tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laŭ mia memoro, al vi.
[1] la Turo de Londono.
1-a ĉapitroAL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskiĝis en Connecticut[2] antaŭ proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis riĉa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknaŭjara. Laŭ lia testamento mi post la plenaĝiĝo ricevos lian tutan havaĵon, kondiĉe ke dum la antaŭaj du jaroj mi diligente dediĉu min al la heredota granda firmao.
Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro—ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.
Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon—kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.
Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaŭ vi eble volos rajdi tien por vidi ĝin. Simple dirite, ĝi estas ŝtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke ĝi tordiĝu kaj turniĝu tra solida roko, se necese. Ĉe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laŭ Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme riĉigi nin—ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo—sed Perry neniam revenis de tiu prova vojaĝo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.
Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo. Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian “feran talpon”, kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la elektrajn lampojn.
Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.
Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia stranga veturilo.
Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus vertikale al la supraĵo.
Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni—la giganta framo tremis kaj vibris—aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ ni. Ni ekiris!
La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol kroĉiĝi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seĝoj. Tiam Perry ĵetis rigardon al la termometro.
“Aj!” li kriis, “ne povas esti—rapide! Kion montras la distancometro?”
Tio kaj la rapidometro estis ĉe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turniĝis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.
“Altiĝo je ses gradoj[6]—ne eblas!” kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo.
Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kaŝis la timon, kiu hantis min.
“Estos jam sepcent futoj, Perry,” mi diris, “antaŭ ol vi povos turni ĝin horizontalen.”
“Vi devos helpi min, knabo,” li respondis, “ĉar mi mem ne povas eĉ moveti ĝin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, ĉar alie ni certe pereos.”
Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, ĉar miaj kamaradoj ĉiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj ĝuste tial ĝi fortiĝis pli ol la naturo intencis, ĉar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per ĉiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.
Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis ĉiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry—la ilo tute ne moviĝis—la malvarma kaj senesperiga teruraĵo, kiu tenis nin rekte sur
Comments (0)