American library books » Study Aids » International Language by Walter J. Clark (the lemonade war series txt) 📕

Read book online «International Language by Walter J. Clark (the lemonade war series txt) 📕».   Author   -   Walter J. Clark



1 ... 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35
Go to page:
respondis, "Kial?"   And Namezo answered, "Why?" Kaj li diris, "Niaj patroj ne havis arbon."   And he said, "Our fathers had no trees." Namezo diris, "Niaj patroj suferis pro manko de ŝirmado."   Namezo said, "Our fathers suffered from want of shelter." Kaj li diris, "Tial mi ankaŭ suferos."   And he said, "Therefore I too will suffer." Alia diris, "Ni havas ja sufiĉe da kreskaĵoj. Niaj rikoltoj kaj legomoj provizas nutraĵon, kaj la belaj floroj ĉarmas la okulon. Alia kreskaĵo estus superflua."   Another said, "We have enough plants. Our crops and vegetables provide food, and our gay flowers charm the eye. Another growing thing would be superfluous."

1Trouble. To try = pen‑i; ending -o makes it a substantive = trying, effort.

Kaj Namezo respondis, "Bone. Niaj ĝisnunaj kreskaĵoj plenumas la ĉefajn bezonojn de la homaro. Manĝo kaj certa ornamo estas necesaĵoj por la homa naturo, kaj por tiuj ĉi uzoj ni havas rikoltojn kaj florojn. Sed la vivo estus pli plezura se ni estus pli bone ŝirmataj. Tiun ĉi apartan servon prezentas la arboj, kaj ni povos ĝui ĝin sen fordoni la profiton de floro kaj rikolto. Ne, plue, niaj rikoltoj, ŝirmataj de la montaj ventoj, pli facile maturiĝos: tiel ni havos pli da tempo por la plezurigaj laboroj, kaj la floroj estos ankoraŭ pli belaj."   And Namezo answered, "Good. The plants we have already1 fulfil the chief needs of mankind. Food and some ornament are necessities2 for human nature, and for these uses we have the crops and flowers. But life would be pleasanter if we were better sheltered. This special service3 is done by the trees, and we can enjoy it without foregoing the advantage of flower and crop. Nay, more, our crops, sheltered from the winds that blow from the mountains, will ripen4 more easily: thus we shall have more time for the work that brings pleasure,5 and the flowers will be even more lovely." Kaj li diris, "Tagmeze, kiam la suno brilas, mi kuŝas inter la altstaranta greno. Tiu ĉi ŝirmilo sufiĉas. Ni havas sufiĉe da kreskaĵoj. Arbo ne estas kreskaĵo; ĝi estas monstro. Iru diablon!"   And he said, "At noon,6 when the sun shines warm, I lie amidst the deep standing corn. This shelter is enough. We have plants enough. A tree is not a plant; it is a monster. Go to the devil!" Kaj Namezo iris al la diablo, ĉar li estis preta iri kien ajn, plivole ol daŭrigi paroli kun la vilaĝanoj.   And Namezo went to the devil, for he was ready to go anywhere, rather than continue to talk to the villagers. Li diris, "Via diabla Moŝto, la vilaĝanoj naŭzadas min, kaj mi estas laca je mia vivo. Faru el mi kion vi volas."   He said, "Your devilish Majesty, the villagers make me sick,7 and I am tired of8 my life. Do with me as you will."

1The plants we have already. Lit. our till-now plants. 2necessities. Necessary = neces‑a: with suf. -aĵ = necessary things. 3Service. To serve = serv‑i; ending -o makes it a substantive. 4Ripen. Ripe = matur‑a; suf. -iĝ denotes becoming. 5Work that brings pleasure. Pleasure = plezur‑o; suf. -ig denotes causing to be. 6Noon. Day = tag‑o; middle = mez‑o; ending -e is adverbial. 7Make me sick. To make sick = naŭz‑i; -ad denotes continuation. 8Tired of. The preposition je is used when no other preposition exactly fits.

Respondis la diablo, "Mi ne povas ion fari por vi, mizerulo! La vilaĝanoj estas venkintaj min; kaj mi retiras min de la aferoj. Neniam, eĉ en miaj plej eltrovemaj tagoj, mi elpensis tiel mortigan turmenton por progresema homo, kiel sukcesi en la produkto de profitiga uzilo, kaj tiam devi penadi, por igi siajn kunulojn alpreni ĝin. Reiru al la vilaĝanoj kaj donu al ili miajn respektplenajn komplimentojn."   The devil made answer, "I can do nothing for you, poor wretch!1 The villagers have beaten me; and I am retiring from business. Never, even in my most ingenious2 days, did I invent such a deadly3 torment for a progressive man, as to succeed in producing a beneficial4 device, and then have to keep striving to get his fellows5 to adopt it. Go back again to the villagers, and give them my respectful compliments." Pezakore, Namezo reiris hejmen, kaj envoje li renkontis vilaĝanaron portantan hakilojn. Li demandis kial ili portas hakilojn.   Heavy at heart, Namezo went home again, and on the way he fell in with a band of villagers6 carrying axes.7 He asked why they were carrying axes. "Por dehaki la arbon," respondis la grupestro; "ni timas ke ĝi etendiĝos sur la tutan landon. Se oni prenos la fruktetojn kaj plantos ilin apud sia loĝejo, la arboj entrudos sin en la kampojn kaj en la florbedojn, kaj elpuŝos la aliajn kreskaĵojn."   "To cut down the tree," replied the leader of the band8; "we are afraid that it will spread and fill the whole land. If the people take the fruits and plant them at their own homes,9 trees will encroach upon the fields and upon the flower-beds, and will drive out the other plants."

1Wretch. Misery = miser‑o; suf. -ul denotes having the quality of. 2Ingenious. To find = trov‑i; out = el; suf. -em denotes propensity or aptitude. 3Deadly. To die = mort‑i; suf. -ig denotes to cause to die. 4Beneficial. Profit‑causing; suf. -ig. 5Fellows. With = kun; suf. -ul denotes state or quality. 6A band of villagers. Suf. -ar denotes a collection. 7Axes. To hew = hak‑i; suf. -il denotes instrument. 8Leader of the band. Band = grup‑o; suf. -estr enotes chief of. 9Homes. To dwell = loĝ-i; suf. -ej denotes place.

"Sed vi tute ne devos planti la arbojn en la kampoj kaj florbedoj," diris Namezo. La arboj havas utilon diferencan de la aliaj kreskaĵoj kaj oni plantos ilin en aparta loko. Se okaze arbo altrudos sin inter la rikoltojn, oni elradikos ĝin tuj, antaŭ ol ĝi grandiĝos."   "But you must not plant the trees in the fields and flower-beds," said Namezo. "Trees have a different use from other plants, and they will be planted in quite separate places. If by chance a tree pushes itself in amongst the crops, it will be rooted out at once, before it gets big." "Ne, arbo estas danĝera," kriis la hakilistoj; kaj Namezo devis alvoki siajn amikojn por defendi la arbon.   "No, trees are dangerous," cried the men with the axes;1 and Namezo had to call up his friends to defend the tree. Poste Namezo iris hejmen kaj enfermis sin en sia dometo. Lia patrino estis jam de longe morta, kaj la gefratoj jam edziĝis, kaj li vivadis sole. Sed li nun ne povis eĉ resti sola. Venis la saĝuloj de la vilaĝo, kaj ili kriadis tra la fenestro, "Arbo estas bona ideo, sed vi kreskigis vian arbon malprave. Lasu nin do flegi ĝin laŭ nia bontrovo, kaj ni baldaŭ plibonigos ĝin, tiel ke ĝi estos vere alpreninda arbo."   After this Namezo went home and shut himself up in his cottage. His mother was by this time long dead, and his brother and sister2 were now married,3 and he lived all alone. But now he could not even remain alone. The wise men of the village came along, and they kept shouting through the window, "Trees are a good idea, but you have grown your tree the wrong way. So let us look after it as we see fit, and we'll soon improve4 it, so that it shall be a tree really fit for us to take to."5

1The men with the axes. To hew = hak‑i; -il denotes instrument; -ist denotes agent. 2Brother and sister. Prefix ge- denotes both sexes. 3Were married. Husband (wife) = edz (in) -o; suffix -iĝ denotes becoming. 4Improve. Good = bon‑a; more = pli; -ig denotes causation. 5Fit to take to. To take = pren‑i; to = al; -ind denotes worthy.

Kaj al ili Namezo respondis nenion. Li sciis ke li estis doninta grandan parton de sia vivo por eksperimenti kaj estis produktinta belkreskan arbon, dum la lertuloj nun estis vidantaj arbon je la unua fojo, kaj tute malsciis la malfacilecojn kiujn oni devas venki, kaj eĉ ne komprenis la demandon kiun ili entreprenis solvi. Sed li sciis ankaŭ ke tiela konsidero estas por lertuloj malpli ol nenio. Estis malutile argumenti kun ili, ĉar ili ne sciis ke ili ne scias, kaj tio ĉi estas plej malfacila lerni. Tial li lasis ilin paroladi, kaj flegis sian arbon kiel antaŭe. "Ĉar," li diris al si mem, "kiam la arbo estos disvastiĝinta kaj multobliĝinta laŭspece tra la lando, per la grada sperto de multaj homoj fariĝos arba scienco, kaj tial ni fine ellernos la plej bonan flegmanieron." Ankaŭ li pensis, "la diablo estis prava: la diablo estas lertulo."   And to these Namezo answered nothing. He knew that he had given a great part of his life to making experiment and had produced a well-grown tree, while the clever men were now seeing a tree for the first time, and were wholly ignorant of the difficulties that had to be overcome, and did not even understand the question they were undertaking to solve. But he also knew that to clever men such a consideration is less than nothing. It was no good to argue with them, for they did not know that they did not know, and this is the hardest thing to learn. So he let them keep on talking, and tended his tree as before. "For," said he to himself, "when the tree has spread and multiplied after its kind throughout the land, from many men's gradual experience there will arise a science of trees, and thus we shall in the end find out the best way of tending them." Also he thought, "The devil was right: the devil is a clever man."

Iom poste alvenis en la vilaĝon homoj el aliaj lokoj, kunportantaj diversajn semojn. Ĉiu el ili laŭdis sian propran semon, dirante ke li estas kreskiginta belan arbon el tia semo, kaj postulante ke la vilaĝanoj plantu nur liajn semojn. Tiam iuj diris, "Ni metu ĉiujn la diversajn semojn kunen, kaj ni kreskigu el ili unu bonan arbon." Kaj tiuj ĉi petis Namezon ke li neniigu sian arbon kaj pistu ĝiajn semojn kaj almiksu ilin en la kunmetatan semaĵon, por ke unu bona arbo elkresku.   Now, some time after there arrived in the village men from other places, bringing with them various seeds. Each of them praised his own seed, telling how he had grown a fine tree from such seed, and urging the villagers to plant his seeds only. Then certain of them said, "Let us put all the divers seeds together, and let us grow from them one good tree." And these begged Namezo to destroy1 his own tree and pound its seeds and stir them into the compound seedstuff, that one good tree might grow out of it. Tiel ili babiladis kaj bataladis inter si; kaj ili ĉirkaŭ iradis en la vilaĝo, montrante modelojn de siaj arboj kaj pruvante, ĉiu
1 ... 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35
Go to page:

Free e-book: «International Language by Walter J. Clark (the lemonade war series txt) 📕»   -   read online now on website american library books (americanlibrarybooks.com)

Comments (0)

There are no comments yet. You can be the first!
Add a comment