La Esenco de Sxrimadbhagawadgita by Aniruddha Banhatti (reader novel txt) 📕
Read free book «La Esenco de Sxrimadbhagawadgita by Aniruddha Banhatti (reader novel txt) 📕» - read online or download for free at americanlibrarybooks.com
- Author: Aniruddha Banhatti
Read book online «La Esenco de Sxrimadbhagawadgita by Aniruddha Banhatti (reader novel txt) 📕». Author - Aniruddha Banhatti
LA ESENCO
DE
SXRIMADBHAGVADGITA
EN
SIMPLA ESPERANTO
ANIRUDDHA BANHATTI
Publisher
Aniruddha Banhatti,
Flat 102, Harmony,
Padma Co operative Housing Society,
Bibwewadi,
PUNE 411037
020-65270908
[email protected]
CONTENTS
Enkonduko 4-6
Unu 7-8
Du 9
Tri 10
Kvar 11
Kvin 12
Ses 13
Sep 14
Ok 15
Naux 16
Dek 17
Dekunu 18-19
Dekdu 20-21
Dektri 22
Dekkvar 23-24
Dekkvin 25-26
Dekses 27-28
Deksep 29-30
Dekok 31-32
LA ESENCO DE SXRIMADBHAGWADGITA
EN
SIMPLA ESPERANTO
ENKONDUKO
Sxrimadbhagwadgita estas mirinda libro. Gxi estas parto de granda Hinda epiko Mahabharat. En la okcidento, Hinda mitologo ne estas tiel konata kiel la Greka. Do cxi-tiu provo por popularigi valoran tekston el Hinda mitologo.
Mi ne estas religia persono. En mia pensado, mi estas preskaux ateisto. Kial preskaux ateisto? Cxar, foje, mi dubas pri mia kredo de ateismo. Cxar ateismo estas ‘ismo’, estas firma kredo. Sed homara naturo, laux mi ne povas toleri ian ismon por longe.
Sanskrut literaturo estas tre ricxa. Se mi faros vin kurioza pri Sanskrut literaturon, mi atingos mian celon.
Komence mi rakontu al vi la historion de Mahabharat. Mi trancxas la komencan parton kie oni parolas pri diversaj dinastoj, naskigxo de Regxoj kotopo, kaj rakontas al vi la kernan historion de Mahabharat.
En la regno de Hastinapur, Dhrutarasxtra kaj Pandu estis princoj, naskita de mem patro sed malsamaj patrinoj. Dhrutarasxtra estis la pli agxa, sed cxar li estis blinda denaske, Pandu Regxigxis. Pandu havis kvin filojn, kaj Dhrutarasxtra havis cent filojn! Cxi tiuj centkvin princoj grandigxis kune kaj kune lernis la artojn kaj sciencojn lernindajn por princoj. La filojn de Pandu oni nomigis kiel ‘Pandava’ kaj la filoj de Dhrutarasxtra kolektive nomigxis ‘Kaurava’. La kvin Pandava estis Judhisxthir, Bhim, Argxun, Nakul kaj Sahadev. Durjodhan kaj Dussxasan estis la plej agxaj Kaurava. Judhisxthir estis la plej agxa el la 105 princooj. Tial, Dhrutarasxtra deklamis lin kiel venonta Regxo. Kiam Pandu mortigxis, Bhisxma, onklo de Pandu kaj Dshrutarasxtra regxis en la nomo de Pandu. Kiam Judhisxthir atingis la propran agxon, li igxis la Regxo. Judhisxthir estis tre bona kiel regxo kaj lia altiganta famo kaj sukceso kauxzis envion kaj fine malamon en la koroj de Kaurava. Durjodhan diris liajn dubojn al Dhrutarasxtra. Li rezonis ke Dhrutarasxtra estis pli agxa ol Pandu sed kauxze de blindeco, Pandu igxis la Regxo. Nun kiam Pandu mortigxis, Kaurava, filoj de Dhrutarasxtra estis la veraj heredantoj de la trono. Pandava ne meritis gxin. Dhrutarasxtra konsentis kaj kune ili elkovis planon. Dhrutarasxtra deziris ke Pandava ekiru al pilgrimo cxe Varanavat kie okazos granda religia festivalo de Lordo Sxiva. Obeante lian deziron, Pandava iris por la pilgrimo kun ilia patrino Kunti. Survoje, Durjodhan konspiris por murdi ilin en la malplena domo kie ili tranoktis. Sed Pandava lernis pri la konspiro je la lasta momento kaj eskapis el la brulanta domo. Malbonsxance, kvin cxasistoj kaj ilia patrino ankaux rifugxis en la mem domo. Oni trovis iliajn kadavrojn kaj Kaurava pensis ke Pandava mortigxis. Ili funebris publike kaj celebris private. La civitanoj estis malfelicxaj kaj ili funebris longatempe.
Post kelkaj monatoj Pandava finis la pilgrimon kaj revenis hejme. Nevolante, sed kauxze la premo de Bhisxma kaj la civitanoj, Dhrutarasxtra dividis la regnon en du partoj. Li diris al Pandava, “Por eviti nenecesan malamikecon inter Pandava kaj Kaurava, mi donas al vi duonan regxlandon. Vi konstruu novan cxefurbon cxe Khandavaprastha kaj Kaurava havos ilian cxefurbon cxe Hastinapur, nun renomita kiel Indrtaprastha.”
Kvankam ilia duona regxlando ne estis tiel bona, Pandava felicxe akceptis gxin kaj baldaux konstruis cxefurbon cxe Khndavprastha. Baldaux, la civitanoj trovis la regadon tiel bona kaj gxusta ke cxiuj intelektuloj, artistoj, komercistoj kaj ricxeguloj komencis migri al Khandavprastha. Indraprastha, kiu estis granda cxefurbo unufoje nun aperis kompare senglora. Tio kolerigis Durjodhan. Laux la konsilo de lia patrina onklo Sxakuni, li defiis Pandava, ilin, por vetludo. Cxar Regxoj ne povis rifuzi tian defion, Pandava iris al Indraprastha. Kun sxargxitaj jxetkuboj kaj per friponado, Kaurava gajnis la tutan abundon de Pandava, kaj per la lasta veto, sendis lin por dekdu jaroj de ekzilo kaj unu jaro de anonima vivo. Pandava restis fidelaj al la veto kaj foriris por dektri jaroj. Poste ili revenis kaj demandis ilian propran regxlandon. Kaurava rifuzis. Pandava diris al ili, “Donu kvin urbetojn al ni. Ni prizorgos la civitanojn kaj vivos pace.”
Durjodhan la plej agxa Kaurava respondis,
“Forgesu kvin urbetojn. Ni ne donos al vi ecx tiom da lando kiom okupas la pinton de kudrilo!”
Lordo Sxrikrusxna, konsilisto de Pandava, konsilis ilin batali por iliaj rajtoj. Do oni deklamis militon!
Kiam ambaux armeoj frontis unu la alian, Argxun, kiu estis la plej bona militisto el Pandava, vidis cxiujn liajn amikojn ekde infanagxo, liajn kuzojn, onklojn, liajn instruistojn kaj aliajn respektindajn personojn starante antaux li kiel liaj malamikoj! Li tute perdis lian deziron por batali kaj metis liajn armilojn sur la tero. Lordo Sxrikrusxna lia cxargvidisto kaj konsilisto demandis al li la kauxzon. Kiam Argxun diris liajn dubojn pri murdi siajn karulojn kaj parenculojn, Sxrikrusxna instigis lin batali cxar la batalo estis por gxusta kauxzo. Cxi-tiu konsilo de Sxrikrusxna, donita al Argxun estas la teksto konita kiel Sxrimadbhagwadgita.
La konsilo de Sxrikrusxna aplikas al cxiuj homaj situacioj, al cxiuj tempoj – pasta, nuna kaj futura – kaj gxi estas la esenco de filozofio por vivi bonmaniere kaj sen konfuzigxi pri korekto- nekorekto, libervolo aux destino, kotopo, kaj gxi levigas la homaran vivon al la plej alta nivelo.
Bhagwadgita havas 18 partojn. En la venontajn prelegojn, mi diros al vi pri ilin.
La tuta teksto de Bhagwadgita sen iuj komentarioj faras tre belan, interesan kaj koncizan legadon.
Se cxi-tio altiras vin al la origina verko, mia laboro estos sukcesa!
UNU
Nun mi enkondukos Gita, gxin, kiel oni vokas mallonge, aux Bhagwadgita, aux Sxrimadbhagwadgita, vokita respekteme. Gxi havas 18 partojn. La unua parto nomigxas ‘Argxun Visxad Jog’ aux ‘La Aflikto de Argxun’.
La batalo estas komenconta cxe la sankta batalkampo de Kuruksxetra kaj la blinda Regxo Dhrutarasxtra volas scii kio okazas tie. Do li ordonas Sangxaj kiu povas vidi tre for laux lia speciala povo, kaj demandas al li diri tion kio okazas cxe Kuruksxetra.
Dhrutarasxtra diris, “O Sangxaj, amasigxita cxe Kuruksxetra, la sankta batalkampo, diru al mi tion kion faris miaj popoloj kaj Pandava.”
Sangxaj diris, “La Regxo Durjodhan, vidinte la armeon de Pandava, alvenis al lia instruisto Drona kaj diris jene, ‘Vidu, O Instruisto, cxi tiuin armeon de filoj de Pandu, kiun ordigas la Filo de Drupad, via sxatata studento.’
Li inventaris cxiujn militistojn antaux ili, kaj admonis ilin por subteni sin. Li diris, ‘Nia armeo gardita de Bhisxma estas tiel granda ke oni ne povas ecx nombri gxin. Sed la armeo de Pandava gardita de Bhim estas kompare malgranda, facile nombrebla. Do starante surloke vi nur subtenu Bhisxma, kaj la venko estos nia.’
La forta pliagxa Kuru, Bhisxma, la Granda Mosxto, por gajigi Durjodhan, lin, mugxis kiel leono, kaj blovis lian konkegon. diversaj militistoj blovis iliajn konkegojn kaj la sono strikis teroron en la koroj de malfortuloj.”
Sangxaj diris, “ Tiam, O Lordo de Tero, vidante la armeon de Durjodhan ordiganta kaj la batalo komenconta, Argxun levis lian arkon kaj diris al lia cxaristo, Lordo Krusxna, jene, ‘Metu mian cxaron inter la du armeoj, ke mi eble vidos kiuj staras cxi tie preparitaj por batali. Antaux la komenco de batalo mi vidu kontraux kiujn mi devas batali. Cxar mi deziras scii kiuj subtenas la malboninklinan Durjodhan, lin, cxe cxi tiu batalkampo.’”
Sangxaj diris, “Jen ordita, Hrusxikesx drivis la plej granda cxaron al loko inter la du armeoj. Tiam Parth(Argxun) vidis, en ambaux armeoj avojn, bopatrojn, onklojn, kuzojn, filojn, nepojn, amikojn kaj instruistojn.
Tiam, Argxun, la filo de Kunti, vidinte cxiujn liajn parencojn, diris tre malgxoje kaj kun profunda kompato, ‘Vidante, O Krusxna, cxi tiujn miajn parencojn kunigxitaj cxi tie, pretaj por batali, miaj membroj paneas kaj mia busxo sekigxas. Mi tremas tutkorpe kaj la Gandiva, la Dia arko, falas el mia mano. Mia hauxto bruligxas. Nek, O Kesxava, mi povas stari rekte. Mia menso estas en kirlo kaj mi vidas malbonajn signojn.
O krusxna, mi ne povas vidi iun bonecon mortigi miajn parencojn en batalo. Mi deziras nek la venkon, nek la imperion nek ecx la plezuron.’
Argxun citis siajn diversajn dubojn, aludante sanktan skribon kaj la devo de homaro unu al la alian. Argxun finis per diri, ‘Ho ve! Ni faras grandan pekon. Ni estas pretaj mortigi niajn parencojn pro avareco, por plezuro de regno. Vere se la filoj de Dhrutarasxtra mortigos min, senrezista kaj senarma, tio estos plibona por mi.’”
Sangxaj diris, “Dirante tiel en la mezo de batalkampo, Argxun, forjxetante la Dian arkon kaj sagxojn, sinkis sur la segxo de lia cxaro, lia menso afliktita de malgxojo.”
Jen fingxas la unua parto nomita “La Jogo de Aflikto de Argxun” aux “Argxun Visxad Jog.”
DU
Lordo sxrikrisxna diris al Argxun, kiu sidis malgaje, firma ke li ne batalos, “Argxun, vi estas brava militisto. Tia malkuragxo ne konvenas al vi. Levigxu kaj preparu por batali.” Tiam Argxun diris, “Ni havos regnon kaj abundon kaj mondumajn plezurojn per mortigi niajn karajn Instruistojn. Sed cxiuj tiuj plezuroj estos sangomakulitaj. Sxrikrusxna, mia menso estas tute konfuzita. Mi ne scias kion fari. Diru al mi ion preciza kaj honorinda.”
Tiam, kun subteno de Sanhxja filozofio, Lordo Sxrikrusxna diris al Argxun, “Argxun, vi cxagrenas pri senvalorajxoj. La animo cxeestanta en cxiu vivanta estajxo, estas ne detruebla kaj oni ne povas mortigi gxin. Same kiel persono forjxetas malnovan veston kaj surmetas la novan, la animo forlasas malnovan korpon kaj eniras novan korpon.”
Tiel, klarigante la efemerecon de korpo kaj la konstantecon de animo, Sxrikrusxna denove diris, “Argxun, cxar morto kaj naskigxo okazas cxiame, vi ne havas kauxzo por malgajigxi pro tio. Ankaux vi ne devas singxeni ke vi pekos mortigante homojn dum batalo. Argxun vi havas rajton nur je la ago. Je la frukto de la ago vi ne havas rajton. Do, vi forlasu la penson de ne fari agon, nome, fari la batalon.
Alie, por militistoj kaj Regxoj, nenio estas tiel honorinda kiel batali gxustan batalon. Vi eniru la batalon rigardante gxojon kaj funebron, plezuron kaj doloron, venkon kaj malvenkon kiel egalaj.”
Tiam, Argxun demandis pri ‘Sthitapradnja persono’, kiu estas persono kiu atingis kompletan ekvilibron de menso. Al tio, Sxrikrusxna respondis, “La persono kiu forlasas cxiujn dezirojn, restas kontenta nur estante, kiu ne malgajigxas pri aflikto, ne deziras gxojon, kiu ne havas timon, avidon aux koleron, ecx iomete, kaj kies sensaj organoj estas en kompleta rego de si mem, tiu persono oni vokas kiel ‘Sthitapradnja’ aux persono de stabila intelekto.”
Cxar la diskuto en cxi tiu parto estas pri ‘Sanhxja Filozofio’, gxi nomigxas “Jogo de Sanhxja Filozofio” aux “Sanhxja Jog”
TRI
Sxrikrusxna deklaris ke scio estas supera ol ago kaj admonis Argxun fari lian devon. Aludante al tio Argxun demandis, “Sxrikrusxna, se scio estas supera ol ago do kial vi diras al mi fari tiel malbonan agon de batali?”
Tiam, Sxrikrusxna respondis, “Argxun, estas du vojoj por atingi Moksxa aux Liberecon. Kvankam la vojo de scio estas necesa por libereco, estas malgxusta forlasi agon. Ecx klerigxitaj personoj kaj joganoj faras agojn sencxese. La korpo ne funkcios se oni forlasas agojn. Se oni faras agon kun sendezira menso, tiun agon ne afektas la faranton, nek gxi ligas la faranton iumaniere.”
“Ecx se la vivmaniero de aliuloj aux aliaj religioj aperas pli facila, vivi per sia propra vivmaniero, sia propra profesio kaj sia propra religio estas honorinda. Se propra vivmaniero estas malfacila aux sxajne aperas makulo en gxi, tamen, estas avantagxa adheri al tiu.”
Comments (0)